Jes, certe, mi aŭskultas kantojn :-)
Kaj jen ankoraŭ humuraĵeto:
En vendejo estas vicego antaŭ la kaso. Vidante tion, ulo provas ruzi - li brue ternas, tusas kaj diras:
-Ho fek’, estis malbona ideo manĝi vespertojn en Uhano…
La aliaj respondas:
-Ek, en la vicon! Ni ĉiuj venas el Uhano!
-Abramo, mi petas, ĉesu do paniki! La viruso estas produktita en Ĉinio, do baldaŭ ĝi paneos!
Policisto haltas aŭton, kiu transpasis la rapidolimigon.Li demandas al la kondukanto : "Ĉu vi drinkis ?"Kondukanto : "Mi estis kun italoj, sed mi ne drinkis. Alkoholtesto spirblovi ?"Policisto : "Ne ! Forigu !"
Instruistino ricevas telefonalvokon.- Bonan tagon, sinjorino ! Mi dezirus informi vin, ke mia filo ne iros lernejon hodiaŭ, ĉar li estas malsana.- Bonege. Kiu vokas ? - Paĉjo…
Mi malfermas mian paĝon ĉe socia retejo kaj miras: kiel okazas, ke mi havas tiom da amikoj - virussciencistoj? Antaŭe, ili ĉiuj estis politikistoj…
- Panjo, aĉetu hundeton!
- Ne!
- Nu bonvolu!
- Ne!
- Panjo, mi petegas!
- Abramĉjo, mi ja diris ne! Vendu ĝin al iu alia!
Knabineto reŝtopas truon en ĝardeno.
Ĝia najbaro demandas :
- Saluton, kion vi faras ?
- Mi ĵus enterigis mian orfiŝon, li estas mortinta…
- Sed via truo estas tro granda !
- Ho ne… Mia orfiŝo estas en ventro de via kato.