Esperanto - Babilejo

Langues vivantes

47 réponses · Page 2 / 3

Viro venas hejmen ebriega. La edzino:

- Damne, vi drinkis!

La edzo:

- Ne drinkis.

- Sed vi ja drinkis! Konfesu!

- Ne drinkis.

- Rigardu vin mem! Vi ne povas bone stari sur la piedoj! Ĉu vi drinkis?!

- Ne drinkis.

- Bone. Tiukaze klare diru: "Tohuvabohuo".

- Drinkis.

Allez, je relance le fil ! Avec Mafalda à la recherche de la clé du bonheur…

[upl-image-preview url=https://www.zupimages.net//up/20/08/4cne.jpg]

https://www.zupimages.net/up/20/08/4cne.jpg

Pour les non-espérantophones, la traduction en français… Vous aviez peut-être déjà deviné un peu ? 😉- -

Pour celle-ci, je me suis amusé à faire moi-même la traduction en espéranto et le lettrage…[upl-image-preview url=https://www.zupimages.net//up/20/08/4z9i.jpg]https://www.zupimages.net//up/20/08/4z9i.jpg

Ĉarma 😄   Mi ne konis Mafalda-n.

Blondulino plendas:

- Viroj diras, ke kun mi estas ne interese. Ke mi devas pliampleksigi mian silikonon.

- Manjo, ne silikonon, sed leksikonon!

Jes, Plutonium, Mafalda ja meritas, ke vi ŝin konu !Jen interesa franclingva artikolo pri Mafalda : https://fr.wikipedia.org/wiki/MafaldaAntaŭ ol aldoni novan bildon, jen por la ne-Esperantistoj la francan tradukon de la ĉi-supra bildo :- Mafalda !- J’arrive !- Puisque tu veux m’aider, passe donc un coup de plumeau sur le globe terrestre.- Je nettoie tous les pays, ou seulement ceux qui ont un mauvais gouvernement ?

Resaluton, Innjo.

Amuza, sed malfacile tradukebla en la francan, via lasta vortludeto… 😉

Mafalda, tria bildrakonteto, denove de mi tradukita. Mi tre ŝatas tiel trejniĝi…

[upl-image-preview url=https://www.zupimages.net//up/20/08/4zgk.jpg]

https://www.zupimages.net//up/20/08/4zgk.jpg

Resaluton, Jehan 🙂

Pri la vortludo vi pravas, sed tio neniel estas mirinda: ne ĉiuj vortludoj tradukeblas 😉

Jen io sen vortludoj:

Usona generalo promenas tra urbeto en Teksaso. Sur strato vidis, ke sur ĉiu pordego estas celdiskoj kaj ekzakte en mezo truoj de kuglo. La generalo demandas de avo sidanta sur benko:

- Kiu pafadis ĉi tie?

- La Ruĝa Ĝo ekzerciĝis en pafado.

- Mi bezonas tiun bravulon en mian paflertulan grupon.

- Mi tute ne certas, ke vi bezonas lin.

- Kial?

- Li pafas en pordegon kaj poste desegnas celdiskon.

Miavice… Mallonga rakonteto :Kliento kun dikaj okulvitroj eniras en muzikil-vendejon.Li atente rigardas ĉiujn produktojn, kaj diras al la vendisto : - Mi dezirus tiun ruĝan trumpeton kaj tiun grizan akordionon.- Momenton… Mi volonte tuj vendos al vi la fajrestingilon… Sed koncerne la radiatoron, vi devos atendi ĝis somero !

- Doktoro, mi bezonas okulvitrojn !- Mi vidas tion, vi estas en bakejo.*****- Doktoro, mi estas tre maltrankvila. Via diagnozo ne estas la sama, kiel tiu de via kolego- Mi scias. Tio estas ĉiam tiel, sed la aŭtopsio konfirmos, ke mi pravis.*****Doktoro: mi bedaŭras, sed vi suferas pro morta malsano, vi havas nur dek da vivo.Paciento: Dek da kio ? Da jaroj ? Da monatoj ? Da semajnoj ?Doktoro: Naŭ…Paciento: Kio ?Doktoro: Ok…

Ĉu vi regustumos iom da Mafalda ? 😉 (denove tradukita kaj literskribita de mi)

[upl-image-preview url=https://www.zupimages.net//up/20/11/xl29.jpg]

https://www.zupimages.net//up/20/11/xl29.jpg

Ivano venas al Abramo kaj diras:

— Saluton, Abramo. Pruntu al mi unu rublon por monato.

— Bone, — diras Abramo. — Sed post monato vi redonu al mi du rublojn.

— Mi konsentas, — diras Ivano.

— Krome, vi devas restigi ion kiel garantiaĵon. Vi povas restigi vian hakilon.

Ivano fordonis sian hakilon, prenis la rublon kaj ekpaŝis al la pordo.

— Ivano, haltu! — vokis lin Abramo. — Por vi ja malfacilos redoni du rublojn tuj… Donu al mi unu rublon nun kaj la alian vi redonos poste.

— Jes, vi pravas, — konsentis Ivano kaj redonis al Abramo la pruntitan rublon.

Marŝante laŭ strato, Ivano pensas:

"La hakilo estas for, la rublo estas for, ankoraŭ unu rublon mi ŝuldas… Sed ĉio tamen ĝustas.

La hodiaŭa Mafalda-rakonteto…

[upl-image-preview url=https://www.zupimages.net//up/20/09/4rrj.jpg]

https://www.zupimages.net/up/20/09/4rrj.jpg

Innjo:Tiu Abramo iom similas mian bankiston 😄(sed mi ne estas Ivano !)Jehan:Nuntempe, Narciso ne mortus (laŭ la versio de Ovidio) 😉-----Tio estas ulo, kiu finmanĝas en restoracio, kaj petas la fakturon. La restoraciisto alportas ĝin al li.La ulo legas la fakturon kaj ekkrias :- Cent eŭroj ! Diru al mi, ĉu vi ne povas konsenti etan rabaton al kolego ?- Kial ? Vi estas restoraciisto ?- Ne, mi estas ŝtelisto.

Ankoraŭ tradukita de mi, jen Mafalda-rakonteto…

[upl-image-preview url=https://www.zupimages.net//up/20/09/17h5.jpg]

https://www.zupimages.net//up/20/09/17h5.jpg

Frenezul-rakonteto :- Kial do vi metas ĉiujn tiujn naztukojn sur la tablon ?- Nu, por forigi la ĝirafojn…- Sed ne estas ĝirafoj tie ĉi !- Kompreneble : mi metis naztukojn !

Plutonium: Tiu Abramo similas ĉiujn bankistojn, kaj ne ĉiam ni sukcesas esti ne-Ivano.😀

Mi tre ŝatas judajn humoraĵojn, jen ankoraŭ unu:

Abramo sukcesis eskapi el Sovetunio kaj elmigri Kanadon.

Li trovis la eblecon labori nur kiel arbo-hakisto. La labordonanto pridube demandas:

- Ĉu vi kapablas fari tiom malfacilan laboron?

 - Jes, mi havas grandan sperton.

- Pruvu ! Kie vi jam hakis arbojn ?

- En Saharo.

- Ja en Saharo ne estas arboj !

- Jen la pruvo.

Franco biciklas en Belgio. Li decidas fari ŝercon.

Li haltas en benzinstacio kaj diras al pumpisto :

- Plenigu, mi petas.

La pumpisto, kolereta, tamen faras kvazaŭ li plenigus.

- Ankaŭ kontrolu oleonivelon !

La pumpisto pluigas komedion.

La franco, ridegante, rerajdiĝas sur sian biciklon.

Tiam la pumpisto lin forte vangofrapas.

- Ĉu vi frenezas ? ekkrias furioze la franco.

- Ho ne, mi nur refermis aŭtopordon !

Ĉu vi kelkfoje aŭskultas esperantajn kantojn ?Mi ŝatas tiun kanton de Kajto, "Ni hisu la velojn". :https://www.youtube.com/watch?v=9Ylse9mDYts