Bonan tagonEstas jam diskuto pri esperanto, ĉi tie :https://www.etudes-litteraires.com/forum/d/40342/ressources-pour-apprendre-lesperantoĜi temas ĉefe pri baza lernado, gramatiko, ktp.Ŝajnis, ke estas kelkaj esperantistoj ĉe tiu forumo. Se vi volas babili esperante pri diversaj temoj, ne nur pri gramatiko, tiu temfadeno estas eble pli adekvata.…Por ekzerciĝi, mi kelkfoje skribe esperantigas historiojn kaj ŝercojn.Pasintan dimanĉon, oni demandas min diri esperante kelkajn vortojn, do mi rakontis parole tiun historieton :Tio estas la historio de simio, kiu eniras drinkejon, kaj demandas al la drinkejisto :"Ĉu vi havas bananojn ?"La drinkejisto respondas : "Ne, ni ne havas bananojn"La simio denove demandas : "Ĉu vi havas bananojn ?"Drinkejisto : "Ne, ni ne havas ilin !"Simio : "Ĉu vi havas bananojn ?"Drinkejisto : "Ĉu vi estas surda aŭ kio ? Se vi ankoraŭ demandas min, ĉu ni havas bananojn, mi najlos vian langon sur la tablo !"Simio : "Ĉu vi havas najlojn ?"Drinkejisto : "Ne"Simio : "Nu, ĉu vi havas bananojn ?"Miaj aŭdantoj ne parolis la esperantan, sed ili komprenis la historion.Fakte, personoj, kiuj parolas la anglan, povas diveni la sencon de vortoj kiel "najlo" (angle, "nail") aŭ "drinkejo"."simio", kaj "banano" estas ankaŭ facile kompreneblaj.
Esperanto - Babilejo
47 réponses · Page 1 / 3
Tiu rakonto ŝajne devenas el la usona kanto : Yes! We Have No Bananas ( https://genius.com/Louis-prima-yes-we-have-no-bananas-lyrics )(désolé pour l’espéranto…)
Via frazo estas esperante ĝusta 😉Mi ne konas la originon de tiu ŝerco, sed ĝi estas konata en pluraj landoj.
Saluton !
Vi certe konas ankaŭ la historion pri frenezulo refarbanta sian plafonon… 🤪
Mi konas historion kun du frenezuloj :La alia frenezulo diras :"Tenu vin bone al la peniko, mi eltiras la ŝtupetaron !" ;)
Mi konas la enigmon pri la kvar elefantoj en la 2CV… 🤣
"Tenu vin bone al la peniko, mi eltiras la ŝtupetaro !" ;)
Plutonium, ĉu vi ne forgesis ie akuzativon ? 😉
Jes,kompreneble, mi korektis ;)
Ho, estas esperantistoj ĉi tie… Bonege!
-- Kial via komputilo odoraĉas vinon?
-- Ĉar ĝi enhavas Vin-dozon.
@""#p540266Mi konas la enigmon pri la kvar elefantoj en la 2CV… 🤣
Ha jes… Kiel enirigi kvar elefantojn en duĉevalpovan aŭton ?
Facile : sidigu du antaŭen, 🐘 kaj du malantaŭen !🐘
> @""#p540311 Ho, estas esperantistoj ĉi tie… Bonege!-- Kial via komputilo odoraĉas vinon?-- Ĉar ĝi enhavas Vin-dozon.Mi pli bone komprenas, kial mia komputilo kelkfoje ŝajnas ebria kaj lotece paneas ;)…Pri Bill Gates :Bill Gates iam mortas, kaj alvenas la purgatorion. Sankta Petro akceptas lin, sed estas iom embarasita.- Bill, vi trompis multajn personojn, sed tamen vi estas bona ulo, do mi lasas vin elekti inter infero kaj paradizo.Bill estas feliĉa, kaj decidas viziti antaŭ ol elekti. Li vizitas la paradizon : ĉi tie, li vidas feliĉajn, pacajn, honestajn homojn, kaj belegajn pejzaĝojn.Li vizitas la inferon : ĉi tie, li vidas diboĉejon, nudajn virinojn kaj virojn, orgiojn.Tiam, li respondas al Sankta Petro, ke li preferas iri inferon.Li alvenas la pordon de infero, kaj la diablo persone invitas lin eniri.Sed ĉi tie, Bill stupore eltrovas hororan lokon, kun fajro kaj diabletoj, kiuj turmentas ĉiujn.Bill demandas al la diablo :- Sed ne estas tio, kio mi ĵus vidis !La diablo respondas :- Jes, mi scias, sed vi konas la problemojn de demonstroj.
Ĉu estis demonoj en la demonstro ? (aŭ monstroj ?)
Vintra ŝerco:Du infanoj faras neĝhomon. Unu diras:- Mi iros hejmen por preni karoton.- Prenu du, ni faros ankaŭ nazon.Ĉu Vi scias, ke la Skajpon elpensis avaruloj?En la Skajpo oni havas gastojn, sed ne devas manĝigi, trinkigi aŭ drinkigi ilin.
"Prenu du, ni faros ankaŭ nazon."Je crois reconnaître l’humour russe… ça me rappelle quelque chose…
Tutcerte 😉Mi ŝatas rusan humuron, ĉar ĝi estas (ne nur) mia ☺️
> @""#p540336 Ĉu estis demonoj en la demonstro ? (aŭ monstroj ?)Komercaj demonstroj ĉiam ŝajnas belegaj, la problemoj aperas post la aĉeto.
Mi komprenis, ĝi estis ŝerco! Kun "demono" kaj "monstro", ni povas fari "demonstro" … ("valizavorto" ?)
Disons "valizvorto" !
Et à propos de la deux-chevaux d’hier, j’avais traduit par duĉevalpova aŭto.
Pour "deuche", ou "deudeuche", avec les suffixes hypocoristiques ĉj et nj, ça pourrait être rendu par duĉevaĉjo… ou duĉevanjo, selon que l’on considère le véhicule comme un garçon ou comme une fille ! 😉
> @""#p540370 Mi komprenis, ĝi estis ŝerco! Kun "demono" kaj "monstro", ni povas fari "demonstro" … ("valizavorto" ?)Jes, bona vortludo. Mi eĉ ne vidis ĝin kiam mi esperantigis tiun historion. 😉
> @""#p540374 Disons "valizvorto" ! Et à propos de la deux-chevaux d'hier, j'avais traduit par duĉevalpova aŭto.Pour "deuche", ou "deudeuche", avec les suffixes hypocoristiques ĉj et nj, ça pourrait être rendu par duĉevaĉjo… ou duĉevanjo, selon que l'on considère le véhicule comme un garçon ou comme une fille ! 😉C’est vrai qu’on ne pense pas souvent à ces suffixes. Au passage, ce sont les seuls qui modifient les radicaux - l’exception à la règle.



